Bonvenon al la Aŭstralia Nacia Botanika Ĝardenaro

kreskigante, studante kaj diskonigante la Aŭstralian flaŭron

klaku por pligrandigi

Pri la Ĝardenaro

La Aŭstralia Nacia Botanika Ĝardenaro okupas terenon kiu kuŝas ĉe la teritorilimoj de la gunnaŭal-a, la ngarigo-a kaj la algalu-a triboj de la indiĝenoj. Oni konjektas ke la nomo Canberra (Kanbero) estas indiĝena vorto signifanta "renkontiĝejo"-n.

Post koloniigo pere de Eŭropanoj dum la 1830aj jaroj, la plejmulto de la tereno de Nigra Monto estis senarbarigita kaj uzata kiel paŝtejo.

Parto de la loko de la Ĝardenaro ankoraŭ restis melkbovinejo eĉ ĝis 1950. La unuajn arbojn de la ĝardenaro oni plantis en 1948. La ĝardenaron, kia ĝi estas nuntempe, oni prilaboris dum la 1950aj kaj 1960aj jaroj, antaŭ ol oni oficiale malfermis la ĝardenaron al la publiko je la 20a de oktobro 1970.

Ekkonu la Diversecon de Aŭstraliaj Vegetaĵoj

klaku por pligrandigi
La grandan diversecon de maloftaj Aŭstraliaj vegetaĵoj kolektitaj el naturaj lokoj oni montras en bele aranĝitaj pejzaĝetoj.

Aŭstralio estas tiel vasta kaj ĝia indiĝena flaŭro estas tiel diversa, ke preskaŭ ne eblus rigardi la plej multajn el la indiĝenaj vegetaĵoj en ties naturaj lokoj. La celo de la Aŭstralia Nacia Botanika ĝardenaro estas kunprezenti en unu loko reprezentan kolekton de vivantaj kaj konservitaj (nevivantaj) ekzempleroj de la Aŭstralia flaŭro kaj ties parencoj.

Ni provas kunŝati kun niaj vizitantoj la belecon kaj diversecon de Aŭstraliaj indiĝenaj vegetaĵoj kaj rakonti al ili rave interesajn historiojn pri ilia evoluo, adaptiĝoj al ilia medio, konservado en naturo kaj interrilatoj kun homoj.

La Ĝardenaro estas vivanta eksperimento. Multaj el la vegetaĵoj ĉi tie neniam antaŭe estis kultivataj. Niaj hortikulturistoj manipulas la grundon, mikroklimatojn, akvumadon kaj plantnutraĵon de la loko por kreskigi ioman 7000 el la 17,500 specioj, kiuj kreskas nature en Aŭstralio. Tiujn, kiujn oni ne povas kreskigi ekstere, oni kreskigas en vitraj varmejoj aŭ en ŝirmataj potoj.

La pejzaĝo de la ĝardenaro estas aranĝita por prezenti la vegetaĵojn laŭ neformala maniero. Vegetaĵojn el similaj medioj oni montras en lokoj kiaj la Pluvarbara Valeto kaj Eŭkalipt-arbustejo. Aliaj lokoj, kia la Akaciejo (Akaciaj specioj), montras la diversecon de vegetaĵoj en aparta botanika grupo. Specioj endanĝerigitaj per tutformorto en naturo estas inkluzivitaj en la montrejoj por studa kaj konserva celoj.

Botanika Scienco

klaku por pligrandigi
"Kristnaskaj sonoriloj", Blandfordia grandiflora, estas somera elstaraĵo de la Sidnej-Regiona Valo.

Ĉiu el la vegetaĵoj en la Ĝardenaro estas priskribita en elektronika registro kaj etiketita laŭ la aktuala scienca nomo. La bazo de ilia identigo kaj nomigado estas la referenca kolekto de konservitaj vegetaĵoj en la Aŭstralia Nacia Herbario ĉe la Centro por Esploro pri Biologia Diverseco. La Centro estas kunlaboro de la CSIRO*-a Vegetaĵa Industrio kaj la Ĝardenaro. Ĝi estas nacia avangarda centro de reserĉado rilate al la klasifiko, evoluo, ekologio (mediologio) kaj naturkonservado de la Aŭstralia flaŭro. Sciencistoj de la Centro helpas al la Publika Herbario de la Ĝardenaro kaj al la identiga kaj informa servo pri vegetaĵoj.

*(CSIRO = Federacia Organizo pri Sciencaj kaj Industriaj Esploroj)

Klasifikado kaj Vegetaĵaj Nomoj

Estas kelkcent miloj da diversaj vegetaĵoj en la mondo. Por studi ĉi tiun diversecon, sciencistoj apartigas vegetaĵojn (kaj aliajn vivaĵojn) en grupojn kun similaj trajtoj. Tiun apartigon oni nomas klasifiko. La ĉefaj grupoj uzataj en modernaj klasifikoj estas: regno, divizio, klaso, ordo, familio, genro kaj specio. La sciencaj nomoj atribuitaj al vegetaĵoj estas intime rilatantaj al ties klasifiko kaj al kiel tiuj rilatas unu kun la alia. Ĉiu specio havas dupartan sciencan nomon kiun oni uzas por nur tiu specio; ties genron (substantivo kun majusklo) kaj ties specion (adjektivo sen majusklo) oni kutime presas kursive, ekz. Telopea speciosissima, la Telopeo de NSK.

Multaj el la vegetaĵoj havas ankaŭ vulgarajn nomojn, sed tiujn nomojn oni ofte uzas por pli ol unu specio kaj iuj vegetaĵoj havas pli ol unu vulgaran nomon. Ne ĉiuj el la Aŭstralia flaŭro havas vulgaran nomon.

klaku por pligrandigi
Patersonia sericea, Indiĝena Irido.

Estas pluraj tipoj de vegetaĵaj etiketoj uzataj ĉe la Aŭstralia Nacia Botanika ĝardenaro. Malgrandaj afiŝoj havas nur la sciencan nomon de la vegetaĵo, pli grandaj afiŝoj povas inkluzivi familian nomon kaj vulgaran nomon (se tio ekzistas) kaj mapon pri la situo de ĝiaj naturkreskejoj. Se vi deziras pli da informo pri vegetaĵo specifa, prinotu ties nomon kaj lokon (dividaĵa nombrado estas metita ĉe la randoj de la bedoj) kaj demandu ĉe la Centro por Vizitantoj.

Krom ĝusta nomado de vegetaĵoj, la ĝardenaro registras la originon, hortikulturon kaj biologion de la vegetaĵoj.  La vivantaj vegetaĵoj kaj ties registrado estas valora provizejo por studoj pri naturkonservado, replantado, hortikulturo kaj vegetaĵoklasifiko.

Kunkonigante la “mesaĝon”.

La ĝardenaro age sciigas pri la valoro kaj beleco de la Aŭstralia flaŭro per diversaj instru-programoj disponigataj al homoj ĉiuaĝaj. Ekspozicioj, specialaj eventoj, prelegoj kaj gvidataj rondiroj provizas vizitantojn per ĝuigaj kaj interesaj okazoj por valortaksi la Aŭstralian indiĝenan flaŭron. Informaj afiŝtabuloj tra la ĝardenaro aldone pliigas la sperton de la vizitanto.

klaku por pligrandigi
ĝuu ĝardenan rondiron kun unu el la amikemaj volontulaj gvidantoj de la ĝardenaro.

Ĝuu vian viziton

Plej grave, la ĝardenaro estas bonega loko por sinmalstreĉi kaj ĝui la naturon. Malstreĉiĝu ĉe la kafejo, trarigardumu la librobutikon aŭ simple ĝuu la belan naturan ĉirkaŭaĵon. Prinotu programojn pri koncertoj kaj aliaj eventoj kiuj okazas tra la jaro.

La Centro por Vizitantoj

La Centro por Vizitantoj estas malferma inter la 0930 kaj 1630 horoj ĉiutage. Ĝi havas helpeman stabon, variigatajn ekspoziciojn kaj multe da informo pri la Botanika Ĝardenaro.

Por plia informo pri la ĝardenaro kaj ties instalaĵoj kaj servoj telefonu al la Centro por Vizitantoj je 6250 9547.

La Instrufako

klaku por pligrandigi
Multaj el la indiĝenaj birdoj trovas havenon en la ĝardenaro.

La Instrufako havas programojn por lernantoj kaj komunaj grupoj de iu ajn aĝo. Por plua informo telefonu al 6250 9547.

Hudsons

Hudsons ĉe la ĝardenaro provizas vin per freŝaj manĝetaĵoj kaj estas malferma ĉiutage inter la 0900 kaj 1630 horoj. Por antaŭmendo de manĝo telefonu al 6248 9680.

La Botanika Butiko

La Botanika Butiko troviĝas en la Centro por Vizitantoj kaj havas la plej ampleksan kolekton de prinaturaj eldonaĵoj, memoraĵoj kaj donacoj, en Kanbero. Malferma je la 0930 horo ĝis la 1630 horo ĉiutage; telefonu al 6257 3302.

Monsubtenu la ĝardenaron per membriĝo en La Amikoj de la Aŭstralia Nacia Botanika Ĝardenaro.  La Amikoj organizas variajn programojn kaj membroj ankaŭ ricevas avantaĝojn, inkluzive novaĵfolion, senkostan parkejon por sia aŭto, kaj rabatojn. Por plia informo pri La Amikoj telefonu al 6250 9548.

Gvidataj Rondiroj

Senkostaj rondiroj gvidate de niaj volontuloj komenciĝas ĉe la Centro por Vizitantoj ĉiutage. Kontaktu la Centron je (02) 6250 9540 pri komenc-horoj. Specialaj rondiroj estas aranĝeblaj por grupoj. Dusemajna antaŭmendo estas preferata. Lasu detalojn pri viaj postuloj je (02) 6250 9438.

La Ĉef-Ireja rondiro (1,4 km, 40-60 minutoj por rondiro) estas perfekta por malstreĉiga promeno ĉirkaŭ la ĝardenaron. Mankas al ĝi ŝtupoj, do ĝi estas taŭga por bebĉaretoj kaj rulseĝoj.

Demandu ĉe la Centro por Vizitanto, se vi deziras informon pri la Nigra-Monta Suprenira piedvojo al Telstra Turo.

Por protekti la Ĝardenaron:

klaku por pligrandigi
La Eŭkalipteja Razeno montras grandan kolekton de la plej konataj specioj de Aŭstraliaj arboj kaj estas bela loko por piknikoj, koncertoj, kaj aliaj publikaj okazoj.

Ni petas al vi: helpu nin protekti la plej bonan kolekton de indiĝenaj vegetaĵoj en Aŭstralio:

* ne rikoltu la florojn nek difektu nek forprenu vegetaĵojn.

* promenu laŭ la piedirejoj, ne sur ĝardenaj bedoj.

* ne grimpu sur rokoj aŭ arboj.

* dorlotbestoj aŭ ĉevaloj estas malpermesataj.

* fajroj kaj barbekuoj estas malpermesataj.

* pilkludoj, flugdiskoj kaj kajtoj estas malpermesataj.

* ne manĝigu la bestojn indiĝenajn.

La ĝardenaro estas piedira loko:

* bicikloj kaj aŭtoj estas malpermesataj preter ties specifa parkejo.

* uzo de rultabuloj, skutiloj kaj rulŝuoj estas malpermesata en la ĝardenaro.

Ne estas rubaĵujoj en la ĝardenaro — Ni petas: forportu vian rubaĵon.

klaku por pligrandigi
La Ducrou-a Pavilono estas unu el kelkaj ejoj lueblaj ĉe la ĝardenaro.

La ĝardenaro estas malferma inter la 0900 kaj 1700 horoj ĉiutage escepte de Kristnaska tago.

Ĝuu vian viziton


klaku por pligrandigi

 

 

 


 


Ĉi tiu retpaĝo rezultis el tradukokonkurso en la nacia Esperanta revuo Esperanto sub la Suda Kruco  (red. Donald Broadribb).  Du el la legantoj kontribuis al la definitiva tradukaĵo farita de Donald:  Terry Manley (NSW) kaj Franciska Toubale (Vic).


This web page resulted from a translation competition in the national Esperanto journal (Donald Broadribb ed.). Two of the readers contributed to Donald's final translation: Terry Manley (NSW) and Franciska Toubale (Vic).